Diskuto:Muelejo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Umberto, vi absolute pravas ke polder-, ful- kaj segmuelejoj fakte ne estas muelejoj (Ili ja ne muelas) sed pro manko de bona vorto en Esperanto mi ja devas uzi ĝin. Mi preferus novan vorton nome "Muleno" por ĉiuj muelejosimilaj konstruaĵoj (france:Moulin, nederlande:Molen, hispane:Molino). --Verdulo 17:48, 15. Sep 2005 (UTC)

Certe eblas provi enkonduki tian novismon. Aliflanke eblas diri tutsimple "ventmotor(ej)o". Por loĝantoj de la nordmara bordo ĝi eble ne estas tiom elvokiva kiom "muleno", sed por tirolano, ukraino aŭ komanĉo eble jes. – Umberto 18:48, 15. Sep 2005 (UTC)