Diskuto:Naŭ Prodoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne certas, kiel peresperantigi la plurajn nacilingvajn formojn por la koncepto. -- :)

"Naŭ kuraĝaj" aŭ "Naŭ kuraĝuloj" ŝajnas al mi pli bonaj tradukoj por Neuf preux ol tiu stranga "Naŭ de la Famo" (Eventuale povus esti "Naŭ famuloj", "Naŭ famkuraĝuloj", "Naŭ fame kuraĝaj" aŭ "Naŭ famaj kuraĝuloj") -- ArnoLagrange 07:39, 17. Apr 2003 (UTC)
"Nueve de la Fama" aperas en Don Quijote de la Mancha. Tamen, mi serĉis en PIV "pr-" kaj trovis "prodo". Prave, PIV estas franca vortaro kun finaĵoj "-o". -- :) 23:39, 18. Apr 2003 (UTC)

Mi rekomendas la titolon Naŭ Bravuloj, ĉar

  1. "Prodo" ja ekzistas en PIV kun la signifo "kavaliro fama pro siaj kuraĝo kaj aventuroj",sed
  2. "Bravulo" ĉiu tuj komprenas, "prodo" la plimulto unue devas serĉi en (pli ampleksa) vortaro.
  3. Laŭ vortaro preux signifas brava.
  4. Laŭ PIV brava estas (ĝenerale:) brile lerta en sia arto, sperta en sia metio, kapabla en sia rolo, (speciale:) brile sentima antaŭ danĝero. Kiel laŭsignife proksimaj vortoj PIV nomas bonega, valora, perfekta. Ĉio sume (ĉu ne?) bonega karakterizo de modela homo aŭ kavaliro! Komparu ankaŭ kun la angla versio, kiu tekstas laŭvorte "Induloj" aŭ "Valoruloj".

Montanesko

Se ekzitas Esperanta traduko de la verko, ni uzu ĝian titolon. Alikaze la originalo uzendas. Bab 13:27, 26. Nov 2004 (UTC)