Diskuto:Naŭatla Lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Naua, Nahua, aŭ kio?[redakti fonton]

Malgraŭ la PMEG de la respektinda Bertilo WENNERGREN, mi elektis ne uzi la vorton nahua, ĉar nek en la naua nek en la hispana oni elparolas h-sonon. Fakte, la hispana vorto nahua sonas tute same kiel la Esperanta vorto naŭa. (Pro tio mi ne elektis naŭa.) Tamen, naua ne tute taŭgas, ĉar la u ricevas tro da akcento. Alia ebleco, laŭ la hispana vorto náhuatl kaj la naua vorto nahualla'tolli konsiderindas la Esperanta formo naŭala. Mi supozas, ke mi demandu al meksikaj Esperantistoj, sed kion pensas ĉiuj? --Sennomo

Mi ne estas meksikano, sed mi jes scipovas la Hispanan (ne nahualla'tolli...). En Esperanto, estas tradicio, akcepti novajn vortojn laŭ ties internacie plej tuje rekoneblaj formoj. Ekzemple, oni parolas pri la Svahila aŭ Suahela lingvo, ne pri la "Kisvahila" (svahile Kiswahili - ki- estas prefikso indikanta lingvon - eksterbantuie preskaŭ senescepte Swahili). Tiukaze, náhuatl (angle, france, germane, japane ktp. preskaŭ same)pli taŭgas ol nahualla'tolli. Ĉar Esperanto estas en naŭ el dek okazoj legata lingvo, mi proponas, laŭ André CHERPILLOD en ties libro "Mil Ekzotaj Vortoj en Esperanto", viktimigi prononcon sur la altaro de tujkompreniĝo: la nomo esperante estu la nahuatla lingvo. Eventuale la naŭatla, se ĉiuj meksikanoj malŝatus la h...

Alia eblo, tute evititiganta la ĉi-suban kaoson, estas simple nomi la lingvon laŭ ĝia (pra)parolantaro, do la Azteka. Tiel ĉi, plejparto rapide ekhavas ideon pri kio fakte temas... Kp. la termino "inuka" pri la lingvo de la inukoj.

--Bab