Diskuto:Nacia himno de Luksemburgo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperantigita teksto de la himno[redakti fonton]

Mi proponas la sekvan tradukon:
(1)
Kie la Alzette fluas tra la herbejoj,
Tra la rokoj penetras la Sûre,
La vinberujo ĉe la Mozelo floras,
La ĉielo vinon al ni donas:
Jen nia lando, pro kiu ni
Ĉi tie malsupre riskus ĉion.
Nia patrujo, kiun ni tiel profunde
En niaj koroj portas.
(4)
Ho Vi tie supre, kies mano
Tra la mondo la naciojn gvidas,
Protektu Vi la luksemburgan landon
kontraŭ fremda jugo kaj ĉagreno;
Vi jam de nia infaneco donis al ni
libereman spiriton.
Lasu plu brili la suno de la libereco,
kiun ni jam tiel longe vidas.

Ĝi estas pli-malpli laŭvorta traduko el la originalo. Mi ne scias ĉu ĝi taŭgas... do kion vi pensas?

Paul