Diskuto:Namazu

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Namacu)

Kia fiŝo estas precize Namacu?[redakti fonton]

Kia fiŝo estas precize Namacu? Mi kredas ke la demando ne estas respondebla per scienca logiko. Tamen pluraj fontoj (inter ili pluraj el la ligiloj menciitaj ĉe la fino de la artikolo) asertas ke ĝi estas katfiŝo; ankaŭ la bildo montras la formon de katfiŝo. En la esperanta artikolo tamen mi trovis la vorton "anariko" kiun mi lasis kiel dua elekto, kvankam necesas fonto. En la japana artikolo (mi ne konas la japanan, mi alklakis la ligilojn ĝis kiam mi trovis fiŝon kaj legis la latinan nomon: Silurus asotus) eble oni celas "siluron"; fakte, siluroj estas anoj de Siluriformes, kiuj estas nespecife vokataj katfiŝoj. Ĉar siluroj estas grandaj katfiŝoj kaj Silurus asotus (angle: Amur catfish) vivas en Japanio, eble por japanoj Namacu ja estas la speco de katfiŝo precize nomata Silurus asotus - sed mi ne certas pri tio, ĉu iu povas aldoni pli da informoj/fontoj? --Rdelre (diskuto) 08:53, 15 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Absolute necesus fidinda ekstera fonto por la asertata vorto "anariko": Mi trovas ĝin en neniu vortaro ĉe mi, kaj ne ricevis ajnan ideon kiu zoologia, latin-greka termino povus priskribi la "aĵon". Ankaŭ mia trafoliumo de diverslingvaj artikoloj pri katfiŝoj kaj similaj fiŝoj ne portis ideon. Mi pridubas la esperantecon de la signaro "anariko". ThomasPusch (diskuto) 20:46, 12 nov. 2016 (UTC)[Respondi]