Diskuto:Ne-registara organizaĵo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ne estas organizaĵo??? :?


Kaj "organizo" kaj "organizaĵo" estas ĝustaj vortoj.

"Organizo" estas dusignifa. Ĝi povas signifi (pli-malpli) "organizado", kaj ĝi povas signifi "organizaĵo". Tio estas tipa, normalega kaj modela konduto de radikoj, kiuj montras krean agon: La O-formo povas montri kaj la agon, kaj ties rezulton. Oni uzadas kaj "organizo" kaj "organizaĵo" en la praktiko. Ambaŭ estas tute ĝustaj.

Notinda ekzemplo estas TEJO = "Tutmonda Esperantista Junulara Organizo". Efektive, en la listo "Mallongigoj de institucioj kaj asocioj" en la Nova PIV (p. 1261) estas kvar nomoj kun "Organizo", kaj neniu nomo kun "Organizaĵo". Ĉiuj el tiuj nomoj estas nomo de Esperanta organizo.

Bertilow 15:32, 16. Mar 2003 (UTC)

Majuskligo, ĉu? Respondo BONVENEGA![redakti fonton]

Erare mi metis mian demandon al la diskutpaĝo de AVE = Asocio de Verduloj Esperantistaj, pardonu!

Do ĉi tie nur resume:

  • ĉu NEREGISTARA ORGANIZO havu aŭ ne streketon?
  • kiom da kaj kiuj literoj estu majuskligitaj?

Dankon pro via engaĝiĝo! UNiesert 05:34, 16. Nov 2007 (UTC)