Diskuto:Nigra lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu kvina strofo?[redakti fonton]

En la verkaro de Tolkien, la enskribo en la Ringo havis nur kvar strofojn. Ili estas parto de la pli longa verso pri la Ringoj, sed tion en la Nigra Lingvo ni ne scias. De kie, do, la kvina strofo en ĉi tiu paĝo, laŭdire tradukaĵo en la N.L.-on el la anglalingva "In the land of Mordor where the shadows lie"?

Mi demandis tion en la anglalingvia Vikipedio, en Vikipedia diskuto:VikiProjekto Mez-Tero, § Ĉu kvina strofo de Ring-enskribo Nigralingve?. Respondis De728631 (mi tradukas):

Mi suspektas, ke tio estis rekonstruita por la ludo Middle-earth: Shadow of Mordor (Mez-Tero: Ombro de Mordor). Almenaŭ, mi trovis la tutan poemon en la Nigra Lingvo (kaj la Kvenja kaj la Sindara) ĉe la Shadow of Mordor Wikia (Vikiujo por tiu ludo). Pri la originala Nigra Lingvo, la enskribo en la Ringo kaj iom da Orka fidiraĵo estas la solaj eldonitaj tekstoj enlistigitaj de Fauskanger.

--Thnidu (diskuto) 04:36, 19 Dec. 2014 (UTC)