Diskuto:Nikolao la 2-a (Rusio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

ADLS-diskuto (malsukcesis)[redakti fonton]

Proponita de Kerio 16:43, 11. Feb 2009 (UTC)

  • Por:
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  1. Kontraŭ Kontraŭ: mi opinias, ke la artikolo kelkfoje ne estas enciklopedia: ekz. "1894 jaro restis neforgesebla en memoro de Nikolao Aleksandroviĉ..."; La aserto "Li estis lerta lernanto kaj studento plene preparinta sin por la ŝtata agado kaj regado de la lando" tute kontraŭas la germanan version "lia patro nomis lin stultulo" (sed ambaŭ versioj ne havas citaĵojn). Cetere la artikolo tute ne klarigas al mi, kial Nikolao estas proklamita sanktulo, malgraŭ kontraŭjudismaj pogromoj, sanga dimanĉo, ... (La angla versio mencias lian ŝercnomon "sanga Nikolao".) Mi opinias, ke en la artikolo mankas kelkaj klarigoj, informoj kaj plibonigoj; do ĝi nun ne fariĝu ADLS - Punktor 19:23, 12. Feb 2009 (UTC)
  2. Kontraŭ Kontraŭ: Kvankam mi mem venas el Ruslando kaj la artikolo temas pri la temo, kiu fariĝis tre grava precipe en la lasta tempo en Rusio, mi mem ne konsideras la artikolon elstara kaj merita la statuson de AdlS. Eble ĝi ricevu la statuson de leginda artikolo, sed eĉ tio estas disputinda, ĉar la artikolo evidente estas neneŭtrala kaj ŝajnas esti traduko de iu fremdlingva (plej verŝajne -- ruslingva) teksto. Alaŭdo ۩ 19:38, 14. Feb 2009 (UTC)
  • Komentoj: Bona laboro de Boba OKC. Kerio 16:43, 11. Feb 2009 (UTC)