Diskuto:Nombrovorto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Post mia reverkado de la artikolo mi proponas ŝanĝi la titolon al "nombrovorto". Tiun esprimon uzas ankaŭ PMEG. Kaj ankaŭ la plej multaj alilingvaj Vikipedioj preferas kunmetitan esprimon en la titolo al la latindevena fakvorto, eĉ se tiu fakvorto ekzistas en tiu lingvo, kiel en la germana kaj la angla. "Numeralo" estas en Esperanto ne-oficiala vorto, al kiu "nombrovorto" estas tute taŭga alternativo. Ĉu iu kontraŭas mian proponon? Marcos 21:46, 19. Nov 2009 (UTC)

Numeralo estas la vorto, kiun Zamenhof uzas en sia traduko de la Fundamenta Gramatiko de 1904. Mi pro tio kontraŭas vian proponon. Helga Schneider 11:20, 26. Nov 2009 (UTC)
Ĉu vi volas diri ke ni devas uzi ĉiun radikon kiun uzis Zamenhof, kaj neniam rajtas Zamenhofan radikon anstataŭigi per io alia, eĉ se la Zamenhofa radiko estas ne-oficiala, la anstataŭigo konsistas nur el oficialaj elementoj, kaj estas aldonaj argumentoj por la anstataŭigo? Marcos 11:35, 27. Nov 2009 (UTC)
Post kiam ne venis alia kontraŭo ol tiu de Helga, kaj ne venis respondo de Helga al miaj ĉi-tieaj demandoj pri ŝia kontraŭo, mi nun ŝanĝis la titolon al "nombrovorto" laŭ mia ĉi-supra propono. Marcos 20:29, 8. Dec 2009 (UTC)