Diskuto:Norda Karolino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi faris alidirektilon de Nord-Karolino al Norda Karolino pro tri kialoj, sube listigitaj laŭ ordo de importeco:

  • "Norda Karolino" estas pli facile prononcebla.
  • "Norda Karolino" pli sekvas la nacilingvan formon.
  • "Norda Karolino" estas NPIV-a.

Keldan 10:16, 5. Jul 2004 (UTC)

Ĝuste por via tri punktoj. Tamen, "Nord-Karolino" ŝajnas kiel pli populara formo rete:
Tiel, laŭ mia humila opinio, "Nord-Karolino" restu.
--Yekrats 12:23, 5. Jul 2004 (UTC)
Vi ja havas bonan argumenton tie, kiun mi ne povas disputi, sed mi opinias ke la tri supre-listigitaj kialoj kune havas pli da pezo ol tiu unu. Krom tio, mi nur povas iom lame pledi je la 5-a regulo de la "Esperantigado de nomoj" sekcio de Vikipedio:Nomoj_de_titoloj:
5. Cedu al samlandanoj pri la formo de nomo.
Kompreneble tio kutime temas pri samregnanoj, sed ĉiokaze mi ja estas Norda-Karolinano - samŝtatano - do eble tio utilas por io.
Keldan 17:28, 5. Jul 2004 (UTC)