Diskuto:Nordkorea nacia teamo de futbalo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ĵus nomis novan artikolon "Sud-Korea nacia teamo de futbalo", malgraŭ mia konvinko ke fakte pli bonus la titolo "Sud-Koreia nacia teamo de futbalo", konsiderante ke jam antaŭe ekzistis la teksto pri la Nord-Korea nacia teamo de futbalo sen la centra litero -i-. Tamen mi komprenas ke ekzistas du ŝtatoj "Sud-Koreio" kaj "Nord-Koreio" kun ties ŝtatanoj sudkoreianoj kaj nordkoreanoj, sed ke tamen estas nur unu etno de koreoj (kaj unu korea lingvo). Tial la vorto "sud-korea" kaj "nord-korea" iom erarige povus supozigi kvazaŭ temus pri du etnoj...

Tamen aliflanke la versio sen -i- estas iom pli mallonga, tial prononce iom pli simpla, kaj mi provizore adaptiĝas al la pli frue ekzistinta artikolo pri la nacia teamo de la norda landoparto. Se tamen iam estus opinisondado ĉu la titolo estu "korea" aŭ "koreia", mia pledo estus uzo de la formo "koreia"...

ThomasPusch 15:18, 30. Jun 2010 (UTC)

La artikolo pri la koncerna virina nacia teamo komenciĝas per la adjektivo "nordkorea", sen vortomeza interstreketo kaj sen du majuskloj - kaj la du artikoloj pri la vira kaj virina sudkoreaj naciaj teamoj ankaŭ. Principe tia formo por "normala" adjektivo pli simplas - kutimaj adjektivoj ne havas du majusklojn... Mi do proponas ankaŭ la artikolon pri la vira teamo ŝanĝi al la komenca adjektivo "nordkorea", kaj kompreneble lasi alidirektilon. Aidas (diskuto) 09:38, 12 Jun. 2012 (UTC)