Diskuto:Nova Unio (Socialliberaloj)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

  Kopio de la persona diskutpaĝo:

Kara Michael,

mi ĵus vidis ke vi antaŭ jam pluraj semajnoj forviŝis iujn redirektigojn kaj proponis la redirektigajn paĝojn por nuligo. Konkrete aparte temas pri la artikoloj de iuj politikaj partioj, kaj baza temo estas la demando, ĉu artikolo pri politika partio havu la nomon de la partio en origina (nacia) lingvo, aŭ en esperantlingva traduko.

Malbonŝance ekzistas bonaj argumentoj kaj por la unua kaj por la dua solvo, kaj en plej multaj vikipediaj branĉoj, ne nur en la esperanta, nekonsekvence aplikiĝas foje la unua foje la dua solvo: Nomo en nacia lingvo estas tute klare identiga, sed por tiuj, kiuj ne parolas tiun lingvon (ni prenu, ekzemple la litovan...), malkomprenebla kaj eĉ misprononcebla, dum nomo en Esperanto ofte povas ekesti laŭ pluraj tradukeblecoj, do ne estas tiom klare identigebla. Des pli grave estas, per redirektigoj ebligi ambaŭ eblecojn, tiel ke iu ligo, kiu celas aŭ la nacilingvan aŭ la esperantlingvan formon, prefere kaj en majuskla kaj minuskla variaĵoj. Redirektigoj neniam estas damaĝo, maksimume estas nebezonataj (kvankam eble iam estonte bezonotaj), kaj en kazo de dubo ĉiam estu prefere tro ol maltro da redirektigoj.

Ekzemple estu la litova politika partio Nova Unio (Socialliberaloj), en la litova Naujoji Sąjunga (Socialliberalai). La artikolo verkiĝis sub la litovlingva nomo, tute en ordo. Kaj ankaŭ ekzistas paĝotitolo en esperantlingva formo, kiu dedirektigas al la artikolo, kaj zorgas pri tio ke esperantlingva ligilo en pliaj artikoloj tamen trovu la paĝon de litovlingva titolo, ankaŭ se la verkanto ne regas la litovan, kaj ne permane enkopias en sian esperantlingvan tekston la litovan partionomon. Tute en ordo tiel, nur ke vi forigis la redirektigon kaj volas nuligi la esperantlingvan nomon.

Mi tre pledas ne fari tion, kaj nuligi la korektojn, kiuj gvidas al forpreno de tiaj utilaj redirektigoj. Kiel jam skribite: En kazo de dubo ĉiam estu prefere tro ol maltro da redirektigoj.

Ĉu vi konvinkiĝas de mia rezono? Kaj ĉu vi eble povas mem spuri, en kiuj aliaj lokoj vi same vorviŝis redirektigon kaj metis la ŝablonon pri forigopeto?

Sincere,

ThomasPusch 09:30, 24. Sep 2009 (UTC)

Mi plene konsentas kun Thomas. Estas nenia malhelpo de alidirektilo. Eble ĝi direktos Vikipedia uzanto al la ĝusta (volita) artikolo. Mi restarigis la alidirektilon. Kore salutas Yekrats 21:37, 4. Nov 2009 (UTC).