Diskuto:Omar Bongo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne scias se ni devas esperantigi plene la nomojn de la lokoj kaj la nomoj de la personoj. Pri la nomoj de la lokoj, mi esperantigis lin, la veraj nomoj estas inter parentezojn. Ĉu eblas esperantigi ĝisradikajn (kiel Bongoville => Bongourbo/Bongurbo) ? --Jagŭar 20:26, 29. Sep 2009 (UTC)

Saluton al vi kaj dankon pro via eklaborado por vikipedio.
- Ĉu esperantigi nomojn de malgrandaj lokoj?
NEPRE NE!
Se oni esperantigus ekzemple Corpus Christi (Teksaso) al (Korpo de Kristo) kaj Fairfield (Bela kampo) kaj Beaumont (Teksaso) (Belmonto) ktp ktp, neniu poste kapablus retrovi tiujn lokojn.
Do, prenu Esperantajn nomojn nur por grandaj kaj gravaj urboj kaj se ili jam ekzistas (Novjorko, Sidnejo, Pekino, Varsovio ktp ktp), sed NE esperantigu iujn nomojn, kiuj je mondvasta nivelo ne havas iun intereson.
Estus tamen bonvena indiki - se necesas - la elparolon aŭ la nacian version de tiu nomo. Amike UNiesert 23:26, 29. Sep 2009 (UTC)