Diskuto:Ondo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi tradukis ĉi tiun paĝon el la angla vikipedio (http://www.wikipedia.com/wiki/Wave) por ekhavi lokon por enmeti la diagramon. ;) Mi ne estas matematikisto kaj krome ne multe kontrolis en vortaro, kaj tial la terminaro probable aĉegas. Bonvolu kontroli kaj korekti... --Brion VIBBER

Mi iomete korektetis. La ĉefaj aferoj korektitaj de mi: el elektromagna mi faris elektromagneta kaj el sejsma mi faris sisma. Tiujn terminojn mi trovis en ĝenerala vortaro. Fakvortarojn mi ankaŭ ne havas kaj pri matematiko/fiziko mi havas nur tre laikajn sciojn. :-( Do, pliaj homoj kontrolu! --Unukorno

Dankon! Mi iomete reokulumos la artikolon kun la ReVo preta... (Ankaŭ; mi ĵus simile provtradukis Fazon, kiu bezonos la saman kontroladon.) --Brion VIBBER

"voltoj po metro" ne ĝustas laŭ la signifo de "po" , estu po x voltoj metre. "po" montras la kvanton "disdonita" al ĉio parto. --Eliott

Mi korektis "longitudaj ondoj" per "laŭlongaj ondoj" (tiel estis en PIV). Ondoj neniel rilatas al longitudo (geografia termino). Mi ankaŭ korektis ĉe transversaj ondoj "malparalele je" per " orte al". Malparalela estas duba: kio estas la malo de paralela? Ev. devus esti "neparalela" aŭ eĉ pli simple "transversa" SSire