Diskuto:Surfado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Ondorajdado)

Mi ŝatus eviti la neologismon "surfado", se eblas, sed supozas ke oni ne sukcesos pri tio. La artikoloj breta velado aŭ "ventosurfado", ondorajdado aŭ "regula surfado" sukcesis eviti la esprimon en la artikola nomo, sed restas pliaj, pli ekzotikaj kategorioj kiel "neĝosurfado", "korposurfado", "kajtosurfado", "glaciosurfado" ktp. – kaj la artikolo pri surfotabulo aŭ "surfobreto" ankaŭ jam enhavas la neologismon. Mi proponus nomi "surfado" la superkategorion de ĉiuj-ĉi sportoj iel ligitaj al glita tabulo kaj akvo en ajna formo, kaj "ondorajdado" la tradician polinezian akvosporton per surfotabulo kaj sen plia helpilo.

ThomasPusch 05:33, 1. Okt 2008 (UTC)