Diskuto:Operaco Tannenberg

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Operaco estas ĝusta nomo por armeaj agadoj. Operacio estas uzata en kirurgio aŭ matematiko ks. Petro@diskkont 14:22, 9. Dec 2007 (UTC)

Saluton, Petro! Mi pardonpetas, mi ne sciis. Nu, miaj paperaj vortaroj indikas operacion eĉ por milita agado. Mi ĵus kontrolis, ke ankaŭ Revo tiel registras. Kiu estas via fonto por "operaco"? Verdire mi neniam legis tiun vorton... -- Fernando Maia Jr. 14:26, 9. Dec 2007 (UTC)
Tiu ligilo al artikolo de Le Monde Diplomatique uzas "operacion" ĝuste kiel "militan operacion". -- Fernando Maia Jr. 14:32, 9. Dec 2007 (UTC)
Saluton Fernando, (ĉu sufiĉas sole Fernando?) ankaŭ mia papera vortaro PIV parolas pri operacoj, kiuj estas tuto de bataloj kaj manovroj, farataj de ter-, mar- aŭ aer-armeoj en difinita regiono aŭ por difinita celo. Vidu ankaŭ historion de redaktoj de tiu ĉi artikolo aŭ ties kategorion. Mi jam dufoje alinomis ĝin. Petro@diskkont 14:42, 9. Dec 2007 (UTC)
Jes, Fernando sufiĉas, kara. :-) Mi rimarkis la duoblan titolŝanĝon nur post tiu lasta... Nu, mi komprenas, ke iam kaj ial aperis tiun novan vorton "operacon" en la historio de la internacia lingvo. Mi ankoraŭ kurioziĝas por sciis, kiam ĝi aperis kaj kie (kaj eĉ kial)... Mi akceptas multe da novaj vortoj en Esperanto, tion mi ne timas, ĉar ĝi estas tute malsama de gramatika reformo (kion mi vere malŝatas...); ĝi estas nur, kvankam multfoje neoficiala, ia nova aldono al la vortaro de Esperanto. Tamen, mi ne konsentas, ke oni rajtas diri, ke operaco necesis, ĉar operacio ne signifas militan agadon (aŭ alian tipon de agado) aŭ signifas nur tion aŭ alion. Operacio estas oficiala vorto (kvankam sen oficiala difino), sed laŭ multaj vortaroj (Revo, vortaro de BEL kaj la tri vortaroj de FEB konataj de mi, unu el ili farita de Ismael Gomes Braga), kiuj eĉ ne registras operacon, aperas por operacio ankaŭ signifon pri milita, komerca ks. agadoj, krom tiuj jam menciitaj (medicina kaj matematika uzoj). Mi ankoraŭ ne havas PIV-on aŭ ties "kuzojn" (PV, NPIV ka.), sed ĉu vi povus diri al ni tion, kion PIV diras pri la termino "operacio"? Ĉu ĝi ja forigas la signifon militan/komercan/borsan/ks. agadon por operacio mem? Dankon pro la atento, kara Petro! Kore, Fernando Maia Jr. 21:18, 9. Dec 2007 (UTC).
Saluton Fernando, mi havas PIV-on 2005. Tie jam aperas du signifoj de operaco kaj operacio, ĉiu sub aparta moto. Pri la operaco mi jam skribis la difinon de PIV. Nur aldone kelke da ekzemploj al operaco el PIV: la operacoj sur la okcidenta fronto; elŝipiĝaj operacoj en okcidentlandoj ktp. Pri la operacio PIV diras: 1) Kirurgia procedo, farata per manoj kaj per instrumentoj, aŭ por modifi la staton de organo, aŭ por fortranĉi malsanan nekuraceblan parton de korpo, 2) Aro da rimedoj, kiujn oni kombinas por ekonomia celo, 3) Kalkulo farata pri nombroj aŭ kvantoj, 4) (pli ĝenerale) Transiro de unu stato al alia, 5) = Operaco. Kiam la "operaco" aperis en antaŭaj PIV-oj, mi ne scias. Petro@diskkont 07:33, 10. Dec 2007 (UTC)
Dankon, Petro! Tiu estas kurioza dubo. Mi serĉos respondon kaj poste diros al vi. Ĉiel ni lasu operacon kiel ĉefan titolon, ĉar ŝajnas temi pri moderna vorto. Tamen ĉu estus maleleganta aldoni ankaŭ operacion en la enkondukon? Ekz-e OperacoOperacio Tannenberg ktp. Ĉu vi opinias nenecesa? -- Fernando Maia Jr. 10:46, 10. Dec 2007 (UTC)