Diskuto:Otomana imperio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas duboj pri kiel nomi ĝin aŭ almenaŭ la dinastion, la fondinto estas Osman (turke) kaj do la dinastio estu la Osmanidoj, kiel Osmanlis kaj ankaŭ germane, sed arabe lia nomo skibiĝas uthman (eble th prononciĝas fakte same kiel s !) el tio pluraj lingvoj faris ottoman, el kie E-e Otomano. Ĉu oni konservas tio aŭ ne? kaj ĉu la dinastio estos tamen Osmanidoj; Aŭ jam pli ĝuste Otmana Imperio kaj Otmanidoj ? Sed oni devas unue konsideri la plej internacie konata nomo, kiu estas ? Tamen, kvankam preskaŭ ĉiuj lingvoj uzas radikon "Otoman", kaj nur la germana uzas "Osman", mi emas inkliniĝi al "Osman", kiu estas pli kongrua al la origina vorto, kaj Osmanida Imperio estus pli devenrespektema kaj pli Esperanta samtempe !

Se "Otomana" estas pli internacia, tiu vorto estas pli facile komprenebla, kaj tiel pli Esperanteca. -- Gabriel BEECHAM 21:05, 23. Apr 2004 (UTC)