Diskuto:Pagajsurfado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

SUP(um)ado, pagajsurfado, remflosado[redakti fonton]

Oni uzas Internacie la anglan SUP (StandUp Paddle(board)). Ĝi ofte eĉ ne havas nacilingvan ekvivalenton.

Do ne estas kialo en esperanto ne uzi same. Mi aĉetis SUPon. Ni iru supumadi! Kiu gajnis en la supkonkurso?

La ambigueco ne estas forta kontraŭargumento.


surf/o. Ŝaŭmo kaj tumulto de marondoj, kiuj rompiĝas sur borda sablaĵo aŭ rifo kaj fortege retroiras.

SUP ne havas rilaton al surfoj. Esence ĝi ŝvebas sur la akvo, flosas kun ĝi.

pagaj/o. Speco de larĝpadela remilo, kiun oni uzas, ne apogante ĝin al remilingo. Ĝi eble estas taŭga vorto, kvankam kion signifas larĝpadela?

Kvankam eblas eĉ sursurfe supumadi, mi ne uzus por SUP la vorton surfotabulo, sed flostabulo aŭ floso.


Do pagajfloso? Ĉu la remila tipo gravas? Iu sence jes. Grava informo, ke ĝi ne apogiĝas al remilingo. Sur floso ĝenerale oni staras, kaj ne havas remilingojn, tial mi proponas prefere indiki la agon, la remadon .

Mi proponas la vortojn remfloso, remflosado. 91.120.122.19 06:52, 27 okt. 2023 (UTC)[Respondi]