Diskuto:Paseroformaj birdoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

El la paseroformaj birdoj multaj ne estas en PIV. Mi komencis krei la esperantajn nomojn, en PIV mankantajn, esperantigante la sciencajn nomojn. Unua obstaklo estis ĉe Pipridae. Pipro estas spico; por eviti kreon de homonimo mi elektis la formon Pipriedoj, do la birdo nomiĝu "piprio", por ke "pipro" estu rezervita al la spico. Valmonto, aloiseder@arcor.de