Diskuto:Pendolino de Fiat Ferroviaria

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiristrono aŭ Tiristoro[redakti fonton]

Mi ŝangis la terminon tiristoro al tiristrono konforme al PIV, sed nekonforme al la aŭtoro de la artikolo. Kaj mi nun vere bedaŭras. Mi vidas, ke en iu ajn alia lingvo la termino de tiu elemento alproksimiĝas al tiristoro, kaj ne al tiristrono. Mi estas inĝeniero pri elektro, kaj la fakuloj uzas la sufikson -trono pri vakuaj aŭ gasaj tuboj (ekz. klistrono, tiratrono, magnetrono), kaj la sufikson -istoro pri duonkonduktaĵoj (ekz. transistoro, prostistoro, kaj logike tiristoro). Dum transistoro estas mallongigo de transrezistoro, tiristoro estas mallongigo de tirrezistoro. Tir originas de la greka thura, kiu signifas pordo, fakte, oni povas konsideri tiristoro-n kiel kunmetitaĵo de du transistoroj el duonkonduktaĵo, kontrolataj per la flanka konduktilo nomata pordo. Plie, la termino tiristrono konfuzigas du malsamajn elektrajn elementojn: tiratrono kaj tiristoro. -- DidCORN la 25-a de junio 2013, 16:30 (UTC)

Finfine mi ŝangis la terminon tiristrono al pli taŭga origina termino tiristoro sekve diskutoj kun membroj de AdE. -- DidCORN la 25-a de julio 2013, 10:45 (UTC)