Diskuto:Pievo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo ĝis nun prezentis la fenomenon de "pievo" tiel, kvazaŭ ĉie en la mondo dum la frua mezepoko, do post la deklino de la Romia Imperio, la kristanoj organiziĝis en tiunomaj preĝejaj komunumoj. La alilingvaj vikipediaj artikoloj tamen elstarigas ke temis pri fenomeno ekskluziva al centra kaj norda Italio. Tial restas nepruvita per ekzemploj aŭ referenco ankaŭ la e-lingva artikola frazo "Ankaŭ aliaj kristanaj landoj de Eŭropo konservas nombrajn derivaĵojn el tiu vorto aŭ el ĝia signifo." Fakte estas iom aŭdace por historia mezepoka fenomeno de nur loka signifo rezervi propran e-lingvan vorton. Sed do, estu tiel.