Diskuto:Pilolo

Page contents not supported in other languages.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu artikolo asertas, ke "pilolo" signifas malnovan kuracilan aferon, kaj tial ne taŭgas por paroli pri la ĉi tie traktitaj kuraciloj (aspirino, kontraukoncipilo ktp). Tamen, laŭ ReVo pilolo estas ĉia medikamento sub formo de glutebla buleto, do ankaŭ taŭgus por paroli pri la ĉi tiuj kuraciloj. Aliflanke, la ĉi-tiea difino de "tablojdo" ne kongruas kun la difino de "tablojdo" ĉe ReVo. Aldone "tablojdo" estas apenaŭ uzata novradiko, dum "pilolo" estas kutima kaj Fundamenta vorto. Do mi proponas ŝanĝi la titolon de ĉi tiu artikolo al "pilolo". En ĝi oni ankaŭ povus pritrakti diversajn specojn de piloloj. Marcos 16:12, 12. Nov 2008 (UTC)

Mi nun efektivigis ĉi tiun proponon. Marcos 20:46, 7. Mar 2009 (UTC)

Laŭ la difino de PIV (http://vortaro.net/#pilolo) "pilolo" ne taŭgas. Nur taŭgas "tablojdo" kaj "premaĵo". Joloko 19:12, 23. Okt 2012 (UTC)

Start a discussion about Pilolo

Start a discussion