Diskuto:Pinsapo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oni elektu alian Esperantan nomon por Abies pinsapo, ĉar ĝi kreskas ankaŭ nature en Maroko ! Esperanto estu iome pli internacia ol aliaj lingvoj...--Forstbirdo 07:43, 23. Jan 2010 (UTC)

Kiu referenco diras ke ekzistas nomo "Pinsapo" Laŭ nova PIV estas "hispania abio" http://vortaro.net/#abio @Forstbirdo: eble vi scias ĉar vi movis paĝon Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:38, 13 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Laŭ mi la plej scienca verko pri la temo estas :
  • Ullrich, Ingward 2009 : Nomenklaturo de la Forsta Ligneca Flaŭro de Eŭropo, Förderverein "Lexicon silvestre" e.V., Eberswalde, 225 paĝoj (paĝoj 43-44)

En tiu ĉi verko estas menciata "pinsapo" kiel nomo (p. 44); ĝi mencias ankaŭ "Abieso Pinsapo" (speciala nomenklatura sistemo de la aŭtoro), "Erinaca Abio" kaj "Hispana Abio" (p. 43). La laŭ mi preferenda nomo estus "Erinaca abio" ĉar la aŭtoro eksplikas ke tiu nomo estis donata pro la rigidaj pingloj, kiuj estas aranĝitaj ĉirkaŭe de la branĉetoj kiel pikiloj ĉe erinaco. Tiu ĉi nomo estas traduko de "Hedgehog Fir" (angle) kaj "Igel-Tanne" (germane). La nomo "Hispana abio" estas la traduko de "Spanish Fir" (angle) "Spanische Tanne" (germane) kaj "Sapin d' Espagne" (france). La nomo "Hispana abio" certe ne taŭgas ĉar la arbospecio ankaŭ troviĝas nature en Norda Maroko (kaj ĝi ne estas iel ligita al la Ŝtato Hispanujo). Ĉiukaze mi preferus nomo el la lingve bone dokumentita verko de Ingward Ullrich. Sed pro tiaj diskutoj mi jam ne plu okupas min pri biologiaj temoj en Vikipedio. Mi ne plu respondos tiuteme ĉar mi ege malŝatas tiajn kaj ĉiujn diskutojn. Por parte eviti diskutojn (pri la nomo de specio) eble estus bona solvo titoligi ĉiujn prispeciajn artikolojn nur helpe de la scienc-latina nomo, sed ĉiuj vikipediistoj devus akcepti tiun regulon, verŝajne malfacila afero. Oni povus en la koncernaj artikoloj mencii, kompari kaj kritiki la diferencajn eblajn aŭ jam ekzistantajn (en la Esperantaj publikaĵoj) Esperantajn specionomojn. Mi kredas ke estas malsaĝe akcepti kaj plu disvastigi maltaŭgajn nomojn pro la sola kialo ke ili estas jam ie sur iu papereto aŭ reto. --Forstbirdo (diskuto) 20:20, 13 maj. 2016 (UTC)[Respondi]