Diskuto:Plastro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Artikolkomence, mi anstataŭigis "Pretpansaĵo, vundrapidbandaĵosparadrapo per "Pretpansaĵokuracbendo": "Vundrapidbandaĵo" aperas nenie en ekstervikipedia Interreto krom en unu vortlisto, kaj aldone entenas eraron (devus esti "bandaĝo" anstataŭ "bandaĵo"); "sparadrapo" laŭ PIV kaj laŭ la signifo de parencaj nacilingvaj vortoj ne esprimas ĉi tiun aferon, sed tion kion oni nomas hispane Esparadrapo kaj angle Surgical tape (vidu la bildon en la ĵus ligitaj artikoloj). "Kuracbendo" aliflanke estas rekomendata de SSV kaj uzata en diversaj Esperantaj familioj. Donite ke "pretpansaĵo" entenas la ne-oficialan (kaj ne en ReVo listigitan) novradikon "pansi" kaj estas samsignifa al la esprimo "kuracbendo", kiu entenas nur oficialajn esprimojn, mi eĉ preferus ŝanĝi la titolon al "kuracbendo". Ĉu tion kontraŭas iuj? Marcos 22:11, 6. Apr 2010 (UTC)