Diskuto:Poeto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Por la diskuto pri kunigo kun poezio, vidu Diskuto:Poezio. Marcos 17:28, 18. Nov 2007 (UTC)

Poeto estas io alia ol poezio. Kerio 20:08, 5. Dec 2007 (UTC)
Nu, neniu diris ke poeto estas la sama afero kiel poezio. Poezio estas arto, kaj poeto estas persono kiu praktikas tiun arton. Tio sufiĉas kiel kialo por klarigi ambaŭ aferojn en unu-sola artikolo. Legu ankaŭ la respondan komenton sur Diskuto:Poezio. Marcos 23:45, 5. Dec 2007 (UTC)

La problemo estas, ke male al ĉiuj bazaj reguloj de Esperanto, ni havas TRI radikoj malsamaj por sama koncepto, dum ĉe aliaj fakoj ĉio eliras el UNU radiko; ĉi-tie ni havas tri: poezi/ poet/ kaj poem/ Sed tio tiom estas nun enradikiĝinta en la uzo, ĉu estas ebla ŝanĝi? oni povus imagi (kaj kelkfoje trovas) poeziaĵo, poemisto, poeziisto, poemarto. Sed kion elekti, tio nur obligas la vortojn! vikipediisto:Eliott

Ekzistas ankaŭ la ebleco diri ĉion surbaze de la Fundamenta radiko vers/: versarto, versisto, versaĵo. Ĉar vers/ estas Fundamenta, kaj la aliaj tri estis nur poste aldonitaj, laŭ mi la plej bona maniero eliri el tiu troeco da radikoj estus uzi tiujn vortojn bazitajn sur "vers/".
Sed verŝajne la radikoj poezi/ kaj kaj poem/ vere jam tro enradikiĝis por ŝanĝi tion. Tamen la radiko poet/ (kiu estas la sola, kiun oni ne kutimas uzi por derivi aliajn vortojn el ĝi) eble estas malpli enradikiĝinta, kaj povus pli facile foriri el la lingvo, per anstataŭigo per "versisto" aŭ "poemisto".
(Al la radiko "poem/" mi tamen preferas rezervi la pli striktan signifon donitan al ĝi en la artikolo "poemo; en tiu signifo ĝi ŝajne eĉ estas pli enradikiĝinta ol en la signifo de ajna versaĵo, se oni uzas nur tiun signifon de "poem/", tiam almenaŭ "poem/" ne estas nenecesa radiko). Marcos 09:40, 10. Maj 2008 (UTC)
Mi nun kunigis la artikolojn poeto kaj poezio. Marcos 10:47, 10. Maj 2008 (UTC)