Diskuto:Teknologia universitato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Politekniko)

En respekto de neologismoj kaj de Zamenhofo, tamen la vorto "teknologia universitato" komence de la 21-a jarcento en Esperanto estas pli disvastigita (komparu la kategorion "teknologiaj universitatoj") kaj krome pli facile komprenebla ol la neologisma radiko "politeknik'o", kiu evidente ne estas kombino de poli+tekniko kaj entute ne estas iu konkreta tekniko, sed nur estas esperanta kopio de la itala vorto politecnico... Tial mi proponas ŝovi la tekston al titolo Teknologia universitato, kaj havi la titolojn "teknika universitato" kaj "politekniko" kiel alidirektiloj ĉi-tien. ThomasPusch (diskuto) 19:31, 31 jul. 2023 (UTC)[Respondi]