Diskuto:Pontio Pilato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Strangeta nomo[redakti fonton]

De kie venas ĉi tiu strang(et)a nomo? Ĉu ĝin uzas la Londona Biblio? Se ne, mi movos la artikolon al Pontius Pilatus, kiu ja sendube estas la "vera" nomo de ĉi homo. Bab 14:21, 7. Aŭg 2005 (UTC)

Jes, je Londona Biblio Luko 3:1: "EN la dek-kvina jaro de la regado de Tiberio Cezaro, kiam Pontio Pilato estis provincestro..." do ne Poncio. Roberto 08:13, 30. Sep 2005 (UTC)

En la Londona Biblio estas Pontio, sed en PIV2002 estas Poncio. Ŝajne Sergio POKROVSKIJ preferas la formon kun C: piednoto por La majstro kaj Margarita Lingvano 08:53, 30. Sep 2005 (UTC)

Mi ankaŭ preferas, ĉar mi kontraŭas la "klasikan" prononcon de la latina, Sed nun restas la du versioj Poncio kiel redirektilo, ĉar mi pensas ke, kiel nur Biblio diras pri li, la Londona Biblio estu preferinda al PIV en tiu kazo.Roberto 10:38, 30. Sep 2005 (UTC)

Sed Pontius vivis en la "klasika periodo" de la Latina. Esperantigi lian nomon per la mezepoka prononco estas rekta eraro! Bab 14:07, 30. Sep 2005 (UTC)
Tiu estas longa kontroverso. Estas pruvoj de ke en klasika periodo oni jam prononcis la Ti kiel C. Ekzemple, estis la nobela familio PORCIA, sed en kelkaj skriboj de klasika erao ni jam vidas la grafion PORTIA, tio signifas ke en tio periodo, jam estis dubo pri TI kaj CI, same kiel en Pompeio, oni jam vidas la AE konfuzita kun E. Vere, oni unue kreis la "klasikan prononcon" kaj post oni akiris pruvojn pri ĝi "forgesante" malajn evidencojn. La latinistoj scias multe pri tio variaĵoj, sed la defendantoj de "klasika" prononco diras ke CI anstataŭ TI kaj E anstataŭ AE estis vulgaraĵoj kaj ke "superaj" klasoj prononcis TI kaj AE, ktp. Tio estas longa disputo... Roberto 16:38, 30. Sep 2005 (UTC)