Diskuto:Popolaj eposoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iel iu miskomprenis tute:

La poeziaj rakontegoj jene menciitaj ne estas "eposoj", sed EPOPEOJ.

Atentu la difinojn el REVO:

Epopeo: Longa versa rakonto pri herooj: Iliado, Eneido, Rolandkanto, Nibelungkanto estas epopeoj.

Eposo: La rakonta poezio: la romanoj estas prozaj eposoj.

Do, epopeoj estas eposoj, sed "eposo" estas pli ol nur la epopeoj.

La verkinto bv. legi ĉi tion kaj poste ŝanĝi la titolon. Cetere, laŭ mi malĝustas nomi la liston "popolaj epopeoj". Ekzemple, "Hajavato" estas verko de eŭropida unuopulo (s-ro Longfellow) kiu uzis la ritmon de Kalevala por kapti la romantismajn, sed ofte falsajn, ideojn pri kelkaj indianoj. Multaj el tiuj tekstoj ankaŭ ne vere estas "popolaj" nek eĉ grajne historiaj, sed artaĵaj produktoj de unu aŭtoro kiu deziris altrangigi sian popolon, jene apartenas ekzemple "La Luziadoj". Plue, "Edda" tute ne estas "epopeo" sed kolekto de diversaj eposaj poemoj (ĉefe mallongaj).

Mi tial proponas, ke ni forigu la tutan artikolon, kreante du novajn "epopeo" kaj "eposo", kaj movas la uzeblajn partojn de la enhavo tien. Kion opinias la aliaj?

--Bab

P.S. Karaj vikipediistoj! Bonvolu ne uzi romiajn numeralojn, eĉ se vi tion kutime faras nacilingve! Vd. Evitendaj eŭropcentrismoj.