Diskuto:Prahomaj pentraĵoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Avtandil, mi ne ŝatas esti pedantulo, sed laŭ via artikolo nespertulo povus kredi, ke la unuaj prahomoj loĝis nur en Eŭropo kaj ke ties arto estas Eŭropa invento. Vi samkiel mi bone scias, ke nur tre tre malgranda parto de la prahomaro loĝadis en Eŭropo, kreante arton kunportitan de aliaj kontinentoj, kie ĝia vasto multe superis tiun de eta, malvarma okcidenta korno de Eŭrazia kontinentego.

--Bab

Mi tuj respondas. Jen la frazo: "La unuaj prahomoj, kiuj okupiĝis pri ĉasado kaj kolektado, vivantaj en Eŭropo ...".

Se forigi frazparton inter komoj, restas: "La unuaj prahomoj vivantaj en Eŭropo ...", kio tute ne samsignifas al "La unuaj prahomoj vivis en Eŭropo ...". Kiel vi nomos prahomojn, kiuj unue aperis en Ameriko ? Verŝajne, "La unuaj (ne la duaj aŭ triaj !) prahomoj aperintaj en Ameriko ...". Mi pensas, ke, ĉi-foje mi ne eraras.

-- Avtandil