Diskuto:Procezilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Procezilo, procesoro aŭ procesilo?[redakti fonton]

En PIV2 estas tute certa formo "procesoro", do uzi "procezilo" estas strange--213.145.35.224 10:48, 22. Mar 2005 (UTC)

Fakte, PIV2002 havas ankaŭ procezilo, sed kun sago sendanta al procesoro, kiu estas do laŭ ĝi preferata formo. Lingvano 11:39, 22. Mar 2005 (UTC)

Verdire al mi estas iomete tede veni al la artikolo ek de tria provo. Certo tio karakterizas miajn cerbokapablojn :). Tamen mi proponas movi la paĝon al procesoro. Do, mi invitas ĉiujn pridisputi la ideon.--P.Fiŝo 15:19, 12. Apr 2005 (UTC)
Mi ĵus spektis en Guglo kaj jen: procesoro - 766; procezilo - 50; procesilo - 11.--P.Fiŝo 15:30, 12. Apr 2005 (UTC)
Mi ĝis nun diris procezilo, sed mi nun agnoskas, ke procesoro estas pli kutima vorto, kaj mi ne forte kontraŭas ekuzi tiun vorton anstataŭe.
--VerdLanco\(diskutu) 15:44, 12. Apr 2005 (UTC)

Estas malpraktike fari liston de ĉiuj procesoroj. Prefere listigu nur arkitekturojn. Ekzemple, jen la enhavo de linux-2.6.10/arch: alpha arm arm26 cris h8300 i386 ia64 m32r m68k m68knommu mips parisc ppc ppc64 s390 sh sh64 sparc sparc64 um v850 x86_64. Jen nur la arkitekturoj, kun kiuj Linukso funkcias. Kompreneble, oni uzu pli oficialajn nomojn en la listo. Lingvano 17:29, 13. Apr 2005 (UTC)