Diskuto:Propagando

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

la stranga komenco de la artikolo "Propangando (aŭ propagandaĉo) ŝajnas inplici, ke propagando estas en si mem io malinda kaj fia (sed se tiel eĉ la vorto prapagandaĉo estas superflua! kaj troe; male se oni uzas vorton prapagandaĉo, tio implicas ke propaganda en si ne estas malbona, nur malbonas tiu speco kiu estas nomata prapagandaĉo!) do ĉiumaniere tio ne funkcias! Kaj ĉu vi kredigu al la esperantistoj kiuj de pluraj generacioj uzus tiun vorton, ke propagandi estas en si mem io fia ?! mi ne pensas. *

Bv legi ekzemple en la anglalingva versio. Estas iom historia priskribo de kkio estis propagando de la komenco, kion tiu vorto signifas etimologie kaj sekvas diversaj historiaj ekzemploj de propagando. Certe ne la samo estas direnda ĉu oni propagandas por pravigi militon, diktaturon aŭ homarajn ideojn. La artikolo devus esti iom ampleksigita tiusence. Arno Lagrange 09:40, 10. Jan 2004 (UTC)

propagandi ne egalas al reklami[redakti fonton]

Arno pravas. Nuntempe propagando ne plu egalas al reklamado, disvastigo ktp. Vortoj evoluas semantike. Jorge CAMACHO

(*)Certe p. ne egalas al reklamo, tamen ĉi supra anonima kritiko estas tute simple nerefutebla. (Krom la lasta (nur retorika) frazo). La parenteza tekso pri p-aĉo estas superflua. Montanesko

prava nur parte[redakti fonton]

La anonima kritiko pravas koncerne la netaŭgecon de la vorto kun -aĉ-finaĵo, same kiel oni ne povas nomi haŝiŝon drogaĉo en iom serioza teksto, des malpli en enciklopedio, ĉar laŭ tiu rutino de personaj preferoj ankaŭ mi povus nomi drogaĉo la mesan vinon. Tamen tiu kritiko ne dementas la nerefuteblan fakton, ke danke al Goebbels, Stalino, k.m.a. (en Esperantujo EPĈ), nuntempe la vorto propagando altiris al si negativan nuancon, ĉefe sed ne nur politikan. - jc