Diskuto:Psikoaktiva drogo
Ĉu aspirino aŭ penicilino estas "drogo"? Neniu el ili estas "stimula, halucina aŭ stuporiga". Se Esperanta "drogo" havas multe malpli vastan sencon ol la angla "drug", oni devas forigi la intervikian ligon, ĉu ne? Lingvano 11:08, 29. Mar 2005 (UTC)
Laŭ mi, por aspirino oni ne uzu la vorton "drogo". Ĉi tiu vorto evoluis semantike, kaj fakte sufiĉas kompari la difinojn en PIV kaj NPIV (kaj la uzadon) Parenteze, ĉu iu povas kompletigi la difinon laŭ tiu de NPIV? Plu: Sed subtanco povas havi multajn uzojn. Bv vidi substanco, farmako ktp. - jc
Ĉi tie en Meksiko oni ankaŭ nomas "drogo" al ŝuldo.Kiam oni ŝuldas oni estas "endrogita".