Diskuto:Origina Finnlando

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Pura Finnlando)

En la teksto skribatas "La nomo en la finna (kaj la sveda) signifas vera, originaprecipa Finnlando". Mi konsentas. Tamen la nuna artikola titolo "Pura Finnlando" estas io alia. Mi preferus esperantlingvan nomon kiu estus pli proksima al la finna kaj sveda originaloj, kaj krome se eble ne estus ofenda al la aliaj partoj de Finnlando, kiuj ne nomiĝu "malpura" aŭ "malvera" Finnlando. "Origina Finnlando" laŭ mi plej bone taŭgas. Ĉu ekzistas eksteraj referencoj el la esperantlingva literaturo, kiuj pravigus preferon de la nuna artikola titolo "Pura Finnlando"? ThomasPusch (diskuto) 14:56, 22 Feb. 2016 (UTC)

Ĝis nun ne venis indikoj, kiuj pravigus preferon de la nuna artikola titolo "Pura Finnlando": post 10 tagoj da atendo, mi provizore alinomigas la tekston al titolo "Origina Finnlando" (ĝis nun estis alidirektilo "Origina Finnlando" al "Pura Finnlando", nun la direkto simple estos inversa - ĉiukaze ambaŭ variaĵoj plufunkcias kiel antaŭe). ThomasPusch (diskuto) 13:02, 2 Mar. 2016 (UTC)