Diskuto:Rathmannsdorf (Saksa Svislando)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estimata kontribuanto anonima: Bv. meti spacosigon inter nomo kaj parenteza klarigo en titoloj. Tio multe pli belas kaj legeblas, kaj ebligas facile forpreni la parentezaĵon en teksto per "|" fine de la ligo:[[Rathmannsdorf (Saksa Svislando)|]] fariĝas Rathmannsdorf. Notu ankaŭ, ke parentezaĵoj nur devigitas kiam temas pri sinonimoj aŭ duoblaĵoj. Mi forte dubas, ĉu alia loko en la mondo nomiĝas ekz-e "Rathmannsdorf", do esence la aldono "Saksa Svislando" superfluas. Ju pli mallongas titolo, des pli bone. Kio estas afero oni legu ene de artikolo, ne en ĝia nomo. Bab 14:01, 31. Aŭg 2004 (UTC)

Saluton, BAB ...Dankon pro la informo pri interspaco antaŭ la krampoj! Kompreneble: Ju pli mallongas titolo, des pli bone. Sed kiel ajn oni faras ... oni eraras.
Post cerbumo mi decidis aldoni la kramptitolojn, kie mi scias aŭ supozas, ke egalnomaj lokoj ekzistas, por eviti pli poste, kiam ili aperos en la vikipedio, kaoson, laboron ktp. - Post via kritiko mi esploros per serĉmaŝino en ĉiu unuopa kazo , chu estas samnomeco aŭ ne.(Montanesko)