Diskuto:Reĝa Kanada Rajda Polico
Kelkaj homoj provis tradukojn de la nomo de ĉi tiu institucio, sed (laŭ mi) ili estis fuŝaj, parte pro tio ke oni ne kontrolis la signifon de la vorto POLICO: "ŝtata aŭ urba administracio, komisiita gardi la publikan ordon k sekureco" (PIV). Tiu kiu nomis la RKRP "Policaro" evidente pensis ke "polico" estas POLICANO. Alia erare donis la sencon de polico al ĜENDARMO, "metia soldato de la ĝendarmaro" (PIV). Krome eraris tiu, kiu nomis la RKRP "Rajdanta (Policaro)": la RKRP-anoj kutime ne rajdas en sia laboro, kvankam ili iam rajdis; rajdado do estas ĝenerala karakterizaĵo de la polico, esprimenda per nuda adjektivo (rajda), kaj ne konstanta agado de ĝi, kion oni esprimus per participo (rajdanta). Vikipediisto:Kanadano 13. julio (2006)
Komencu diskuton pri Reĝa Kanada Rajda Polico
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Reĝa Kanada Rajda Polico.