Diskuto:Regiono Bolama
Bolama laŭ la ĝisnunaj artikoloj pri aliaj regionoj de Gvineo Bisaŭa ne estu esperantlingva adjektivo, sed portugallingva substantivo.
Se ligi esperantan priskribon kaj nesperantan nomon, preferindas la ordo unue priskribo kaj due nesperanta nomo, ekzemple preferinde "esperantisto Franz Jonas" al "Franz Jonas esperantisto", kaj ĉi-tie preferinde "regiono Bolama" al "Bolama Regiono" ... se iam kutimiĝus esperantigo de la regionaj nomoj de Gvineo Bisaŭa, eblus elekti inter la formoj "regiono Ikso", "regiono Iksa" aŭ "Iksa regiono" (Iks- reprezentu la imageblan esperantigian regiononomon).
Aidas 19:22, 11 Jan. 2012 (UTC)
Komencu diskuton pri Regiono Bolama
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Regiono Bolama.