Diskuto:Regna Kanada Rajdanta Policaro
Etoso
Ĉi tiu artikolo estas malĝuste nomita ĉar:
- polico (laŭ PIV) estas "ŝtata aŭ urba administracio, komisiita gardi la publikan ordon k sekurecon", ne homo, do la RKRP estas Polico kaj ne Policaro,
- temas pri servo kiu uzas (plejparte: uzis) ĉevalojn; "Rajda" povas priskribi trajton ligita al administracio, "Rajdanta" nur la homojn kiuj rajdas.
- la vorto "reĝa" en ĉi tiu nomo estas titolo donita de la brita reĝo (aŭ reĝino) pro meritaj servoj kaj estas io tuta alia ol "regna" kio estas pli-malpli samsignifa kiel "ŝtata" (vidu PIV). Eble oni devas esti kanadano por kompreni ĉi tion...
Pro tiuj ĉi kaŭzoj mi anstataŭigas la ĉi-tiean enhavon per redirektilo. Mi petas ke oni ne restarigu ĝin sen tre bona kaŭzo.
Vikipediisto:Kanadano, 2006.09.09.