Diskuto:Ritualo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

ADLS-diskuto[redakti fonton]

Proponita de --Petr Tomasovsky 07:05, 11. Jun 2007 (UTC)

  • Por
  1. Por Por: Thomas Guibal 11:35, 14. Jun 2007 (UTC)
  2. Por Por: Bea 09:01, 15. Jun 2007 (UTC), kvankam estus bone iom malpligrandigi la nombron de ruĝaj ligiloj...
  • Detenas
  • Kontraŭ
Laŭ mi ruĝaj ligiloj bonas, ĉar ili instigas al verkado de aliaj artikoloj.
Tamen ĉi tiu artikolo ankoraŭ bezonas iometan pliklarigon de la lingva stilo. Ekzemple nun aperas jena frazo:
  • "Ili pripensas ankaŭ, ke simile kiel en monoteismaj religioj devligas sin ĉi tie ne nur kulto de personeco, sed ankaŭ ekzemple kanono de sanktaj skribaĵoj (ideologoj de donita sistemo)."
Ĉar mi tute ne povas kompreni la frazon, mi ne scias ĉu "devligas" devus esti korektata al "devigas". Marcos 20:58, 15. Jun 2007 (UTC)
En Esperanto ekzistas vortoj "devi" kaj "devligi" (iuj eble uzas "devoligi"). --Petr Tomasovsky 06:46, 16. Jun 2007 (UTC)

Nu, se neniu kontraŭas, la artikolo ADLS-iĝos tiuvespere. Thomas Guibal 07:05, 16. Jun 2007 (UTC)

La vorto "ritualo" estas ne-oficiala vorto, kiu aperas nek en PIV nek en ReVo. Aliflanke, la vorto "rito" estas oficiala vorto. La artikolo pretendas, ke "ritualo" havas alian signifon ol "rito". Mi komparis, kion diversaj Vikipedioj kaj naci-lingvaj vortaroj de eŭropaj lingvoj diras pri "rite", "Ritus", "rito" ktp unuflanke kaj "ritual" ktp aliflanke, kaj rimarkis, ke estas multaj malsamaj (eĉ kontraŭaj) opinioj pri la malsameco inter la signifoj. Al mi ŝajnas, ke en la eŭropaj lingvoj tiuj du vortoj kovras baze la saman signif-areon; kelkaj signifdiferencoj okazas je la nivelo de persona lingvouzo aŭ lingvouzo en certa kunteksto, sed tiu signifdiferenco apenaŭ estas ĝeneraligebla en iu ajn lingvo, kaj certe ne trans la diversaj eŭropaj lingvoj. Verŝajne, por ne-eŭropanoj la diferenco inter la du vortoj estas tuta mistero.

Ĉar nur "rito" estas oficiala kaj trovebla en PIV kaj ReVo, mi proponas ke ni kunigu la du artikolojn sub la titolo "rito". Marcos 21:51, 20. Nov 2008 (UTC)

Mi nun efektivigis la kunigon sub la titolo rito, ĉefe kun la enhavo de la antaŭa versio de ritualo kaj kun aldona lingva noto. Marcos 16:54, 28. Nov 2008 (UTC)