Diskuto:Rjazana provinco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Rjazanja provinco)

Laŭ la gvidlinia paĝo Esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj, la rusa nomo devus esperantlingve latinliteriĝi Rjazan, ne Rjazanj, kaj esperantigo devus esti Rjazano/rjazana, ne Rjazanjo/rjazanja. Kaj tiel efektive estas: la urba artikolo nomiĝas Rjazan, ties unua frazo komenciĝas per "Rjazano estas ...", kaj oni ankaŭ donas du eksterajn referencojn pri efektiva uzo de la esperantigo Rjazano:

Tio devos sufiĉi kiel pravigo ĝustigi la paĝon Rjazanja > Rjazana provinco al tiu de la provinca ĉefurbo Rjazano. ThomasPusch (diskuto) 22:22, 13 feb. 2024 (UTC)[Respondi]