Diskuto:Roughriders de Saskaĉevano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ĵuse faritaj artikoloj pri diversaj sportaj teamoj (?kanadaj) klare rompas la regulojn de Nomoj de titoloj:

"Pri esperantigo de Nomoj

1. Preferu klarecon super ĉio: Joyce, ne Jojceo; Wall Street, ne Murstrato aŭ Valstreto."

"Roughrideroj de la Saskaĉevano", "Mad dogoj" ks. estas fuŝaj hibridoj inter la veraj nomoj anglaj kaj provaj esperantigoj (kiuj, se plenfaritaj, ne funkcius). Bonvolu redirektigu al la veraj nomoj, alikaze homoj kiuj serĉas informon ne trovos ĝin.

--Bab


Mi ŝanĝis la nomojn sed mi ne scias se estas bone ĉar mi diris "de la Saskaĉevano" ktp, tamen la teamoj jam havas diversajn urbo- kaj provinco-nomojn en la angla kaj en la franca (ekz. en la franca la Lions estas les Lions de la Colombie-Britannique kaj en la angla estas the B.C. Lions

P.Stoltz.


mi ne scias se estas bone ĉar mi diris "de la Saskaĉevano" ktp

Tio efektive estas malbona. Estu "Roughriders de Saskaĉevano" k.s., aŭ eventuale "Roughriders el Saskaĉevano".

Antaŭ simplaj ordinaraj propraj nomoj (en kiuj la radiko estas per si mem propra nomo) oni ne uzas "la". Nur se ĉeestas priskriba A-vorto - aŭ simile - ekz. "la bela Saskaĉevano", oni aldonas "la".

Bertilo WENNERGREN