Diskuto:Rr

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi scias ke mia ludo de Skrablo hispana havas "RR" kiel litero kaj mi lernis ĝin en la alfabeto en mia klaso de la hispana en la gimnazio. Mi ankaŭ aŭdis ke estis reformoj de la hispana alfabeto... eble ili "decidis" ke RR ne plu estas litero. Ĉu hispanparolanto povus komenti? --Chuck SMITH

Nu, ĉiuj miaj hispanaj vortaroj entenas ch kaj ll kiel literoj, sed ne "rr". Kia estus ĝia nomo, kiam "r" ja nomiĝas "erre"?

--Bab

Mi lernis ke "r" nomiĝas "ere" kaj "rr" nomiĝas "erre". --CS

Mi ne estas fakulino pri la hispana lingvo, povas do nur citi el libroj. Laŭ du fontoj (vortaro de 1990 kaj gramatika libro de 1994, ambaŭ eldonitaj en Germanio) "rr" NE estas memstara litero, dum "ll" estas. Eble, ĉar "rr" neniam aperas en la komenco de iu vorto??? --Unukorno

Hm. Eble "erre" estas vorto uzata en literumado anstataŭ diri "ere ere" aŭ "ere doble"? Mi citu el mia milpaĝa "diccionario de la lengua española", eldonejo Espasa:

El la antaŭparolo:

– Siguiendo la decisión aprobada en abril de 1994 por el X Congreso de la Asociación de Academias de la Lengua Española, la ch y la ll han sido englobadas en la c y en la l respectivamente, según las normas de alfabetización universal. Así, echape irá delante de ecleticismo; y ellos delante de elocución.

El la aldono priortografia:

...y el alfabeto, formado por 27 letras (o 29 cuando se incluían la ch y la ll)...

Memoru, ke ß ne estas kunkalkulita kiel letero de la Germanoj, kvankam ili uzas ĝin skribe, kaj nek qu de la Anglalingvanoj, kvankam q nur troveblas "libera" en vortoj ne-fremdecaj kaj ne-arkaikecaj.

--Bab