Diskuto:Rumana leo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu mono ne ekzistas! Ekzistas le/o. En la rumana "leu", la radiko estas "le-" -> plurale le/i. La Esperanta vorto formiĝu el la rumana radiko, per aldono de la necesa finaĵo -> le/o. Nek la rumanoj mem, nek PIV akceptas tiun monstraĵon, kiun "enciklopedio" (???) enkondukis. Oni ne plu reinventu la radon! —La komenton aldonis, sen subskribo, 80.57.89.121 (diskuto • kontribuoj)

Saluton, nekonatulo. Mi ĵus rigardis en NPIV kaj tie trovis la formon "leo" sur la paĝo 664. Do ni alinomigu ĝin al "Rumana leo". Sed tion bonvolu ne fari IPulo (resp. ne alsalutinta uzanto), ĉar IPulo ne havas la koncernan ligilon super la ligilo "Legi", kaj tial ne povas ĝuste alinomigi artikolon. Krome mi emas atendi opiniojn de plia uzantoj. Amike --Tlustulimu 16:10, 6. Okt 2010 (UTC)