Diskuto:Rusa-Esperanta Vortaro (E.A. Bokarev)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu plia eldono?[redakti fonton]

La kovrilpaĝo de Rusa-Esperanta Vortaro (E.A. Bokarev)
La kovrilpaĝo de Esperanta-Rusa Vortaro (E.A. Bokarev), Eldonaĵo de 1982.

Mi posedas ekzempleron de русско-эсперантский словарь: La titolo estas skribita minuskle kiel antaŭ-montrite, sur malhelruĝa (brun-ruĝa) kovrilo, eldonjaro 1966, 536 paĝoj, eldonkvanto: 50000 ekz. --Dominik (diskuto) 05:42, 15 Feb. 2016 (UTC)

Mi konsideras ke "Rusa-Esperanta Vortaro" estas titolo de unika verko (de Bokarev) kaj ke "Rusa-Esperanta vortaro" estas ĝenerala termino, indikanta ĉiujn tiajn vortarojn, do de diversaj aŭtoroj. Mi pensas ke tiamaniere oni bone montras pri kio temas. Por la analoga Esperanta-Rusa Vortaro en la Esperanta (paĝo 2) teksto ĉiuj literoj estas skribitaj majuskle en la titolo. --Forstbirdo (diskuto) 18:09, 15 Feb. 2016 (UTC)