Diskuto:São Gonçalo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Belaj fotoj! Tamen estas ne laŭ la celoj de vikipedio meti tiom da fotoj en artikolon. por tio ekzistas aparta parto Vikipedia Komunejo.

Rojo 14:46, 9. Nov 2009 (UTC)

Saluton, Rojo! Vi tute pravas; pardonu, ke mi aldonis la fotojn antaŭ ol verki pli pri la urbo. Envere mi ne celas estontece verki pri tiu urbo, nur traduki la portugallingvan artikolon. Kaj mi komencis per la plej facila parto, tiu senteksta... Mi scias, ke tio ne estas la plej honora afero en Vikipedio, kaj konscias, ke nia vikipedio suferas kun tiaj kontribuoj (etaj, sentekstajj ĝermaj). Mi nur kreetis tiun artikolon pri São Gonçalo, ĉar ĝi estas grava urbo de la brazila deputito Neilton Mulim da Costa. Samtempe mi laboras en tiu artikolo, kiu cetere jam estas sufiĉe pli granda ol tiu en la portugala. Nia celo estas gajni unu plian argumenton por montri al la deputito, kiu nuntempe analizas leĝprojekton en Brazilo, pri la oficiala, konstitucia, tutlanda (nedeviga) enkonduko de Esperanto en niaj lernejoj. Ofte la brazilaj politikistoj ne aŭdis pri vasta uzo de Esperanto, kaj Vikipedio funkcias kiel instrumento tiucele; des pli bone se la deputito estos konvinkita de artikolo pri li mem. Post tiu etapo mi certe revenos al São Gonçalo kaj aldonos pli da teksto. Alia estonta celo por mi estas la artikolo Tero, juĝita neglektita de Meta. Mi estas geologo kaj tiu artikolo aparte interesas min. Amike, Fernando Maia Jr. 18:59, 9. Nov 2009 (UTC).