Diskuto:Saĥarov-Premio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial la majusklo ĉe premio? Narvalo 19:47, 30. Nov 2008 (UTC)

Unue ĉar mi faradas tiajn aferojn sente ("Saĥarov-Premio" por mi pli plaĉas ol "Saĥarov-premio") kaj due ĉar mi pensas, ke temas pri propra nomo. Bonvolu kompari PMEG § 35.5: "Nov-Zelando, la Nobla Korano, Sankta Petro, ..." Sed mi ja scias, ke ne ekzistas unueca regulo en Vikipedio - bonvolu kompari Nobel-premio (la nomo de la artikolo kun minuskla p), en la unua frazo "la Nobel-Premio" (majuskla p), ktp., ktp. Sed ankaŭ en la PMEG legeblas: "...ne ekzistas devigaj reguloj en Esperanto, ..., sed estas sufiĉe malgrava afero". Mi devas konfesi, ke la afero tute egalas al mi (ĉar ni ne trovos solvon, tion ja faros la tempo), mi nur opinias, ke la skrib-maniero ene de la sama artikolo estu konsekvence unueca. Do bonvolu ŝanĝi lau via plaĉo. Kore, Punktor 21:17, 30. Nov 2008 (UTC) PS Cetere mi forte opinias, ke vi tute pravas pri la majuskla orgio ekz. en En Okcidento Nenio Nova - bedaŭrinde nur temas pri nenecesa imitado de la angla - la majuskligo faras nenian sencon (sed ne temas pri propra nomo).
Mi ne ŝanĝas vian artikolon, ĉar la afero - kiel skribita - ne tiom grava. Unueco mankas, mankos. Narvalo 21:24, 30. Nov 2008 (UTC)