Diskuto:Sankta-Stefano (franca urbo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Sankta-Stefano)

Kio do estas la sporto "cerbatano"? Post forta serĉo troveblas la franca artikolo "Sarbacane de la Loire", en neniu alia lingvo estas vikipedia artikolo, sed pro la franca nomo ne aŭtomate rezultas esperantlingva titolo "cerbatano". Ĉu estas referenco por la esperanta titolo? Alikaze eble pli bonas noti la francan nomon... Tamen artikolo en Esperanto kompreneble tute bonvenus: Al ĝi eblus per interna ligilo konekti la vorton en tiu-ĉi artikolo, kaj trovus klarigon, kiu krome forte mankas. Mi nun ne havas tempon krei tian artikolon, kvankam mi amike ligatas al la urbo, ĉar mi en 1993 tutan someron studis tie... Sed eble ekzemple tiu kiu metis la kreaĵon "cerbatano" en la tekston povus verki klarigan artikolon... Tamen mi ĵus aldonis artikolon pri la urba stadiono, kaj ligas ĝin ankaŭ en la urba artikolo. 18:40, 14 jun. 2016 (UTC) ThomasPusch (diskuto)