Diskuto:Savteologio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Soteriologio / savteologio[redakti fonton]

La neologismo soteriologi/o ne troviĝas en NPIV, nek en Reta Vortaro. Same kiel ekz. dogmatiko/dogmoteologio, mi preferas iun neneologisman titolon — la artikolo jam enhavas la sugeston sav/iĝ/doktrin/o, sed mi proponas (analoge al dogm/o/teologi/o) la formon sav/(o)/teologi/o.

Laŭ tiu artikolo mem, la grekdevena vorto simple signifas la "ologion" de sav(iĝ)o; en orient-Aziaj lingvoj, la termino estas analoge formita: japanlingve ja:救済論 (el wiktionary:救済 savado kaj wiktionary:論, sufikso por teorioj; korelingve ko:구원론 = 구원 (savado) + 론 (teorio); ĉinlingve 救贖論 = wiktionary:救贖 + 論; ktp. La arablingva formo ar:علم الخلاص estas, laŭvorte, simple la sci(enc)o (wiktionary:علم) pri saviĝo (wiktionary:خلاص). Osteologia (diskuto) 13:47, 25 feb. 2019 (UTC)[Respondi]