Diskuto:Sherlock Holmes Baffled

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

ADLS-diskuto[redakti fonton]

Proponita de Andy 20:12, 4. Jul. 2011 (UTC)

  • Por:
  1. Por Por: -- Conrado 16:28, 9 Jul. 2011 (UTC)
  2. Por Por: --Dominik 04:52, 17 Jul. 2011 (UTC)
  3. Por Por: tamen post densa, necesega provlegado (korektado de tipografio kaj mistajpaĵoj, kompleta reskribado de malprecizaj referencoj, pliaj kategorioj, bluigo de multaj ruĝaj ligiloj, ktp...) Mi invitas ĉiujn al la propono de pli bone preparitaj artikoloj por ADLS, kiuj nepre havu "vitrinan" kvaliton. Thomas Guibal 17:33, 21 Jul. 2011 (UTC)
Okazas ke en alilingvaj vikipedioj multaj vikipediistoj laboras super unu artikolo kaj kune plibonigas ĝin dume en la esperantlingva oni atendas ke unu homo faru ĉion.--Andy 01:19, 22 Jul. 2011 (UTC)
Mi neniel malestimas vian laboron. Vi estas valora kaj produktema kunlaboranto, kaj vi ja pravas, ke la verkado de "perfekta" artikolo multe pli malfacilas en nia Vikipedio ol en aliaj lingvoj pro manko de volontuloj. Legante kaj korektante la artikolon mi tamen sentis min devigite rememorigi al vi sed ankaŭ al ĉiuj, ke ADLS-kandidato antaŭspertu minimuman relegadon.
Se vere vi ne havas sufiĉan tempon, vi ekzemple petu la helpon de aliaj vikipediistoj en la diskutejo. Mi volonte pretas helpi kaj certe ne estas la sola. Amike, Thomas Guibal 05:06, 22 Jul. 2011 (UTC)
  • Kontraŭ:
  • Detenas:
  • Komentoj: Elstara artikolo en la kataluna, hispana, angla, pola kaj slovena. Indas ankaŭ en la esperanta. (Andy)