Diskuto:Singaso-sunreaktoro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝajne la nomo "syngas" devenas de la usona vorto gas en la signifo benzino, ne gaso, ĉar laŭ la artikolo temas pri likvaj brulaĵoj. Ĉu eble estus pli bone lasi la anglan nomon? Mi ne tute komprenas, ĉu la vorto estas nomo de certa substanco aŭ komerca marko, netradukebla. -- Aisano 21:14, 5. Jan 2011 (UTC)

Singaso=sinteza gaso; vidu artikolon en la angla WP: Syngas --Dominik 21:32, 5. Jan 2011 (UTC)
Dankon, mi nun komprenas; estas do gaso, el kies sino produkteblas likva brulaĵo. -- Aisano 17:48, 7. Jan 2011 (UTC)
Miaopinie, "sino" ludas nenian rolon ĉi tie - "Singaso" estas memstara vorto, kunmetita el "sin(teza)" kaj "gaso" - mi iom miras, ke troviĝas artikoloj pri "Syngas" (t.e. "Singaso") en alilingvaj WP kaj ne en esperanta WP - male, artikolo "Singaso-sunreaktoro" ne troveblas en alilingvaj WP - pro tio mi suspektas ke tiu artikolo Singaso-sunreaktoro devenas de Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko - (la IP uzata de verkinto apartenas al ĝi) sed tio estas nura supozo - --Dominik 18:24, 7. Jan 2011 (UTC)