Diskuto:Sojla punkto (varmodinamiko)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Krita? Kriza ? aŭ Sojla punkto ? En Vikipedio mi trovas la tri terminojn ? Dum mi povas konsenti al la du lastaj terminoj, mi ne komprenas la unuan elektitan en tiu artikolo. Mi ne trovas ĝin en miaj malnovaj vortaroj. Ĉu la tri neologismoj Krita premo, Krita temperaturo kaj Krita punkto estas akceptitataj de Akademio ? DidCORN 02:27, la 7-an de aprilo 2011 (UTC)

"Krita" ŝajne estas strangega al mi ankaŭ. Tre preferus mi "sojla". -- Yekrats 13:11, 7 Apr. 2011 (UTC)

PIV uzas la terminon "krita punkto":

superkrita ☐ Karakterizanta la staton de likvo aŭ gaso super la krita punkto, kie la diferenco inter ambaŭ malaperas.

Tial ni uzu "krita punkto". (Ankaŭ vidu mian komenton ĉe Diskuto:Ekvacio de Van-der-Waals.) Hyungrokkim (diskuto) 04:01, 24 Apr. 2012 (UTC)

Mi tute konsentas ke, el la tri adjektivoj "Sojla" estas la pli bona. Mi trovis ankaŭ la adjektivon "Kritika", kiu ne estas bona, ĉar ĝi indikas subjektivan kaj negativan aspekton, kiu ne korespondas al fizika fenomeno. Tamen, mi ne tiom ŝatas la adjektivon "sojla", kaj pensas al Limpunkto termino, kiu por mi taŭgus perfekte, anstataŭ Sojla punkto; ĉu ne ĉitiu punkto estas la fino de la limo de la vaporado-kurbo? Eble estas tro malfrue ankoraŭ ŝanĝi ĉiujn terminojn rilatante al tiu punkto ? -- DidCORN 02:27, la 10-an de aprilo 2011 (UTC)